Junio de 2011
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2011.
2-a de junio
[redakti | redakti fonton]- En Akeno, Germanio, Jean-Claude Trichet, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, estis honorigata per la Karola Premio.
4-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Li Na iĝas la unua ĉina kaj azia tenisistino kiu venkas la porvirinan French Open.
5-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Parlamentaj elektoj en Portugalio. La opozicia Socialdemokrata Partio (fakte konservativa) venkis; ĝia gvidanto Pedro Passos Coelho verŝajne fariĝos nova ĉefministro.
- Prezidentaj balotoj en Peruo. Venkis la maldekstrema kandidato Ollanta Humala.
- La hispana tenisisto Rafael Nadal atingas la rekordon de la sveda Björn Borg post 30 jaroj kiam li venkis la viran French Open por sesa fojo.
12-a de junio
[redakti | redakti fonton]- En Turkio venkis la trian fojon la prezidanto Recep Tayyip Erdoğan.
- En Klagenfurt (Aŭstrio) forpasis Milivoj Ašner, konsiderata unu el plej gravaj naziaj krimuloj. Li havis 98 jarojn.[1]
16-a de junio
[redakti | redakti fonton]- En Ĉeĥio okazas striko de publika transporto.
20-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Je 23-45 la aviadilo Tu-134 urĝe alteriĝis apud Petrozavodsko (Rusio), je ĉirkaŭ 700 m for de avia dromo. Post alteriĝo ĝia korpuso rompiĝis kaj ekbrulis. Pereis 44 el 55 homoj sur ties ferdeko.[2]
- Nekonatoj atakis policanojn gardantajn konstruadon de la stacidomo Stutgarto-21 (Stutgarto, Germanio). 8 policanoj estis vunditaj sekve de eksplodoj de petardoj, 1 kruele batita.[3]
- En Germanio post 18 jaroj de malliberigo estis liberigita Birgit Hogefeld, lasta kondamnita partoprenantino de la Frakcio de Ruĝa Armeo.[4]
- En Bagdado (Irako) apud la ambasadorejo de Francio okazis eksplodo, sekve de kio estis vunditaj 7 irakanoj (4 gardistoj kaj 3 preterirantoj).[5]
- La eks-prezidanto de Tunizio Zin Al-Abidin Ben Ali kaj lia edzino Lejla Trabelsi estis kondamnitaj de tunizia tribunalo al 35 jaroj de malliberigo kaj monpunoj: Ben Ali — je 50 milionoj da tuniziaj dinaroj, Trabelsi — je 41 milionoj. La procezo daŭris unu tagon, kulpigitoj malĉeestis.[6]
21-a de junio
[redakti | redakti fonton]- La agentejo Eurostat publikigis rezultojn de esploro pri vivnivelo en diversaj landoj de Eŭropa Unio. Laŭ ĝi plej bonfarta estas Luksemburgio (283 poentojn de la averaĝa), plej malriĉa — Bulgario (43 poentoj).[7]
- Studentoj de la Teknologia universitato de la urbo Huancavelica (Peruo) ekbruligis oficejon de la regiona administracio post kiam oni eksciis pri ties intenco establi novan Universidad Autonoma de Tayacaja surbaze de loka sekcio de Universidad Nacional de Huancavelica.[8]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad deklaris tutnacian amnestion.[9]
- La Senato de Usono unuanime aprobis Leon Panetta nova ministro pri defendo.[10]
- Apud la urbo Aguascalientes (Meksiko) estis kaptita José de Jesús Méndez Vargas, estro de la narkokartelo La Familia Michoacana.[11]
- La Registaro de Portugalio ricevis en la parlamento konfiddecidon. 155 deputitoj subtenis ĝin, 143 voĉdonis kontraŭ, 2 detenis sin.[12]
- La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis Ban Ki-moon kiel la Ĝenerala Sekretario por duan fojon. Aliaj kandidatoj mankis.[13]
- En la urbo Divanija (Irako) antaŭ la rezidejo de guberniestro de la provinco Kadisija estis eksplodigitaj du aŭtoj, farĉitaj per eksplodaĵoj. Pereis 25 (laŭ aliaj fontoj — 20-21) homoj, pli ol 30 estis vunditaj.[14]
22-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Miloj da homoj partoprenis en Belorusio la opozician akcion "Revolucio per sociaj retoj", fajfante kaj aplaŭdante al reganta reĝimo. Ĉirkaŭ 400 estis detenitaj.[15]
- La Reĝa monfarejo de Nederlando produktis unuajn en la mondo interagajn monerojn — arĝentajn je 5 eŭroj kaj orajn je 10 eŭroj. Sur unu flanko troviĝas la bildo de la reganta reĝino Beatrikso, sur la dua — QR-kodo. Se skani ĝin per poŝtelefono kun speciala ilo, do eblas viziti retpaĝon, dediĉitan al la 100-jara jubileo de la monfarejo.[16]
- En Barejno 8 opoziciuloj estis kondamnitaj al ĝismorta puno pro akuzoj je preparado de ŝtatrenverso. 13 pliaj estis kondamnitaj al 2 ĝis 15 jaroj de malliberigo.[17]
- La parlento de Finnlando aprobis novan ĉefministron de la lando — Jyrki Katainen.[18]
- Ĉirkaŭ 40 islamistoj-prizonuloj fuĝis el speciala prizono en la urbo Al-Mukala (Jemeno) post kim iliaj samagantoj atakis la prizonon, murdinte 1 kaj vundinte 2 gardistojn.[19]
- Je la nokto al la 22-an de junio en suda parto de Pacifiko estis dronigita la eŭropa ŝarĝa kosmoŝipo Johannes Kepler ATV.[20]
- En Belfasto (Nord-Irlando, Britio) daŭras interpuŝiĝoj de protestantoj kaj katolikoj, ekflamiĝintaj antaŭtage en katolika enklavo. Partoprenas ilin inter 500 kaj 700 homoj. Aŭtoritatoj konsideras iniciatintoj protestantan organizaĵon Ulster Volunteer Force.[21]
- Daŭras studentaj tumultoj en la urbo Huancavelica (Peruo). Oni sciigas pri 2 ĝis 3 pereintoj kaj 32 vunditoj.[8]
- Pro ebla inundo de la rivero Souris estis parte evakuita la urbo Minot (Norda Dakoto, Usono). Siajn domojn forlasis 12 mil homoj.[22]
23-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis apud la Aleutaj insuloj (Usono) je 16:09 (loka horo). Ĝia epicentro troviĝis je 64 km sud-okcidente de la insulo Amuĥta.[23]
- Kvar teroraj agoj okazis en ŝijaismaj distriktoj de sud-okcidenta parto de Bagdado (Irako). Tri bomboj eksplodis ĉirkaŭ 19:00 (loka horo) apud moskeo, enirejo de bazaro kaj inter vendovicoj. Kvara bombo eksplodis post unu horo antaŭ polica aŭto. Entute pereis almenaŭ 40 kaj estis vunditaj pli ol 80 homoj. Iom pli frue estis murdita 1 kaj vunditaj 3 homoj en aŭta eskorto en orienta parto de la urbo.[24]
- Grekio sendis al Eŭropa Unio kaj Internacia Monunua Fonduso peton pri aldona financa helpo.
- Oni sciigas, ke en Irano estis arestita la vic-ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Ŝarif Malekzadeh, konsiderata proksimulo de la prezidanto de la lando.[25]
- En Afganio estis publikigita raporto de la komisiono pri enketado de leĝrompoj de la parlamenta balotado 2010. Laŭ ĝi kontraŭleĝe estis elektitaj 65 ĝis 70 deputitoj (el 249).[26]
- Matene trupoj de la siria armeo aliris limon ĉe Turkio kaj komencis sturmi la vilaĝon Hirbet al-Ĝoz.[27]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris ke baldaŭ komenciĝos elirigo de francaj trupoj el Afganio.[28]
- La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev komisiis al la ministerio pri transporto esplori eblecon rezigni pri ekspluatado de la aviadiloj Tu-134 ekde 2012.[29]
- Matene en nord-orienta parto de Japanio je 06:50 (loka horo) okazis du tertremoj fortaj je 6,7 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ilia epicentro troviĝis en Pacifiko, je 50 km for de la urbo Mijako (gubernio Iŭate).[30]
- Forpasis la usona aktoro Peter Falk, plej famiĝinta pro sia rolo en la serialo Columbo. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro Alzheimer-malsano.[31]
24-a de junio
[redakti | redakti fonton]- 3 homoj estis pafmurditaj de polico en la urbo Juliaca (Peruo) post kiam ĉirkaŭ mil homoj provis sturmi la flughavenon de la urbo. Tio okazis je la dua tago de striko, okazigita de farmistoj kaj sindikatoj protestantaj kontraŭ projekto pri elminigado de arĝento en montaroj kiel eble danĝera por ekologio.[32]
- La Senato de la ŝtato Nov-Jorkio (Usono) aprobis leĝon permesantan samseksan edzecon.[33]
- Dum dispelado de manifestacioj en Damasko kaj aliaj urboj de Sirio pereis almenaŭ 9 homoj.[34]
- Ŝtatgvidantoj de la landoj de Eŭropa Unio aprobis dum okazinta en Bruselo (Belgio) pintokunveno deklaracion, laŭ kiu Kroatio aliĝos al EU ĝis la 1-a de julio 2013.[35]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy sciigis, ke ĝis la fino de 2011 Afganion forlasos kelkcent francaj soldatoj.[36]
- La parlamento de Britio aprobis leĝon malpermesantan bredadon de dresitaj bestoj en cirkoj de la lando.[37]
26-a de junio
[redakti | redakti fonton]- En Germanio komenciĝis la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011
- En 22 el 43 urboj de la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) ĉe la limo de Teksaso (Usono) polico estis anstataŭigita de armeaj trupoj. Entute urbojn eniris ĉirkaŭ 2800 soldatoj.[38]
- Dum geedziĝa festo en Vladikavkazo (Rusio) eksplodis gasujo, sekve de kio estis vunditaj 55 homoj, el ili 20 tre grave.[39]
- Oni sciigas, ke la eksa ministro pri komerco de Egiptio Raŝid Mohamed Raŝid estis kondamnita al 5 jaroj de malliberigo kaj monpuno je 9,385 milionoj da egiptaj pundoj pro ŝtelado de ŝtatamono. Kondamnito malĉeestis, ĉar antaulonge fuĝis el la lando.[40]
- Vespere apud Turino (Italio) manifestaciantoj provas malhelpi konstruadon de tunelo tra la ebenaĵo Susa. Ĝi estas destinita por la rapidtrajna fervojo, kiu malpliigos veturadtempon inter Parizo kaj Milano de 7 al 4 horoj. Lokuloj opinias, ke la fervojo kaŭzos damaĝon de naturmedio.[41]
27-a de junio
[redakti | redakti fonton]- La eks-guberniestro de Ilinojso (Usono) Rod Blagojevich estis agnoskita je ĵurianoj kulpa pri provo vendi la senatan lokon de Barack Obama, elektita prezidanto de la lando.[42]
- La Internacia puna kortumo donis arestordonon por Muamar Kadafi. Aŭtoritatoj de Libio refutis ĝin.[43]
- La administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat eksiĝis kaj forveturis al Usono, deklarinte ke lia vivo estis minacata en Afganio pro korupta skandalo pri Kabul Bank — la plej granda privata banko de la lando.[44]
- Loĝantoj de Dakaro (Senegalo) protestante kontraŭ oftaj senigoj je elektroprovizado frakasis kelkajn registarajn oficejojn, inkluzive de tiujn de la ŝtata elektrokompanio Senelec.[45]
- Unua grandrapida trajno, veturanta ĝis 300 km hore, sekvis de Pekino al Ŝanhajo (Ĉinio). 1318 km ĝi traveturis je malpli ol 5 horoj.[46]
- La prezidanto de Francio Nicolas Sarkozy deklaris, ke privataj bankoj de la lando konsentis anstataŭigi parton da ŝuldoj de Grekio per 30-jaraj obligacioj.[47]
- En Bangladeŝo finiĝis procezo pri grupo da limgardistoj, kiuj en februaro 2009 faris ribelon. Estis kondamnitaj 657 homoj.[48]
- La Korpuso de la Gardistoj de la Islama Revolucio komencis en Irano 10-tagajn manovrojn dum kiuj estos lanĉitaj multaj batalraketoj.[49]
- La Ekstra tribunalo de Kamboĝio komencis procezon kontraŭ kvar plejaj el vivantaj altranguloj de Ruĝaj Kmeroj: Nuon Ĉea, Ieng Sari, Khieu Samphan kaj Ieng Tirit.[50]
- Pro postulo de Pakistano la landon forlasis 18 britaj militinstruistoj, kiuj trejnis limgardistojn.[51]
- En Vjetnamio oni decidis anstataŭigi pafekzekutadon per mortiginjektoj ekde la 1-an de julio.[52]
- Sato Kilman estis elektita ĉefministro de Vanuatuo. Por li voĉdonis 29 deputitoj de la parlamento, lian rivalon Serge Vohor subtenis 23 deputitoj.[53]
- En la urbo Maiduguri (Niĝerio) du motorciklistoj ĵetis en bierdrinkejon bombojn kaj pripafis ĝin el mitraletoj. Almenaŭ 25 homoj estis murditaj, ĉirkaŭ 30 vunditaj. Oni supozas, ke tion faris la islamisma grupo Boko Ĥaram.[54]
- En Tunizo (Tunizio) grupo da islamistoj atakis la kinejon Afric dum demonstrado de la dokumenta filmo Ni Allah, ni maitre de la reĝisoro Nadi El Fani, dediĉita al rolo de islamo en la lando. Polico kaptis ilin.[55]
28-a de junio
[redakti | redakti fonton]- Akceptiĝis Christine Lagarde kiel nova prezidantino de la IMF — unua virino en tiu posteno.[56]
- En Grekio komenciĝis 48-hora tutlanda striko. Almenaŭ 10 mil homoj eliris stratojn de Ateno. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ almenaŭ 1 manifestacianto estis vundita. Polico uzis larmogason.[57]
- Libiaj ribeluloj, agantaj en la regiono Okcidenta montaro sud-okcidente de Tripolo, kaptis matene arsenalojn de la libia armeo situantajn je 30 km sude de la urbo Az Zintan. Norde de la montaro ribeluloj eksieĝis la urbon Bir Al-Hanam.[58]
- Saud-Arabio deklaris pri eliro de siaj armeaj trupoj el Barejno pro stabiliĝo de tiea situacio.[59]
- Je 9:45 (loka horo) eksplodis gaso en la Surguta elektrostacio (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusio). Vundiĝis 12 homoj, el kiuj 11 estis metitaj en malsanulejojn, 1 pereis.[60]
- Oni sciigas, ke aŭtoritatoj de Nord-Koreio decidis malfermi altlernejojn kaj sendi studentojn al konstrulaboroj. Tio daŭros ĝis aprilo 2012, kiam estos festata 100-jara jubileo de Kim Il-sung.[61]
- La estrino de la Socialista Partio Martine Aubry oficiale anoncis sian partoprenon en la prezidanta balotado en 2012.[62]
- 300 individuaj turistoj ekveturis el Ĉinio al Tajvano — unuafoje ekde 1949.[63]
- Kvanto da mortintoj pro disvastigo de intestohemoragiaj bakterioj Escherichia coli jam atingis 48, el kiuj 46 en Germanio, po 1 en Svedio kaj Usono.[64]
- Vespere talibanoj atakis la hotelon Intercontinental en Kabulo (Afganio). Dum kvinhora interpafado ĉiuj 6 teroristoj estis mortigitaj. Pereis almenaŭ 10 homoj, ĉiuj ili estis civiluloj, plejparte kunlaborantoj de la hotelo. 3 policanoj estis vunditaj.[65]
29-a de junio
[redakti | redakti fonton]- La parlamento de Grekio aprobis kontraŭkrizan planon de la registaro (155 deputitoj voĉdonis por ĝi, 138 kontraŭ). Laŭ ĝi dum sekvaj kvin jaroj impostoj pliiĝu je 14,09 miliardoj da eŭroj, ŝtataj elspezoj malpliiĝu je 14,32 miliardoj.[66] Antaŭ tio polico dispelis manifestaciantojn antaŭ la parlamentejo, uzante larmogason.[67]
- Britio giris 100 milionojn da usonaj dolaroj al speciala fonduso de la libia Nacia Transira Konsilio.[68]
- En Kairo (Egiptio) daŭras tumultoj, dum kiuj estis vunditaj almenaŭ 590 homoj. Ili ekflamis antaŭvespere, kiam aro da homoj, deklarintaj sin parencoj de viktimoj de faligita reĝimo, estis rifuzitaj ĉeesti funebran ceremonion.[69]
- La eks-administranto de la Centra Banko de Afganio Abdul Kadir Fitrat, fuĝinta en Usonon, estis ekserĉata de afganaj aŭtoritatoj pro akuzo pri ŝtelado en Kabul Bank.[70]
30-a de junio
[redakti | redakti fonton]- La sauda princo Turki al-Fejsal, parolante en Britio antaŭ NATO-estraro, diris: "Ni ne koncedos situacion, kiam Irano havos bombon, sed ni — ne. Plej simple ne povas esti".[71]
- La parlamento de Germanio aprobis la leĝon, laŭ kiu la lando rezignos je uzado de atoma energio ĝis 2020. 513 deputitoj subtenis ĝin, 79 voĉdonis kontraŭ, 8 detenis sin.[72]
- Oni sciigas, ke la siriaj urboj Hamao kaj Dejr-ez-Zor plene transiris sub kontrolon de opozicio.[73]
- Inter 80 kaj 400 mil homoj manifestaciis en Santiago (Ĉilio), postulante reformi edukadon. Antaŭ prezidenta palaco okazis interpuŝiĝo kontraŭ polico. 38 homoj estis detenitaj, 10 policanoj vunditaj.[74]
- Kroatio oficiale finis intertraktadon pri aliĝo al Eŭropa Unio. Tio okazos la 1-an de julio 2013.[75]
- La prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez agnoskis en televidparolo, ke en junio li spertis en Kubo du operaciojn pri kancero.[76]
- En 08:16 (loka horo) en la gubernio Nagano (Japanio) okazis tertremo forta je 5,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis je 170 km de Tokio, je 4 km sub tero. Vundiĝis almenaŭ 7 homoj.[77]
- La vic-prezidanto de Jemeno Abdrabuh Mansur Hadi diris, ke la registaro perdis kontrolon super 5 el 20 provincoj de la lando.[78]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ В Австрии умер один из самых разыскиваемых нацистов ruse
- ↑ Опознаны семеро погибших в авиакатастрофе под Петрозаводском ruse
- ↑ Stuttgart 21. Gegner stürmen Bahnhofs-Baustelle germane
- ↑ Ex-Terroristin Birgit Hogefeld aus Haft entlassen germane
- ↑ В Багдаде попытались взорвать кортеж французского посольства ruse
- ↑ Бывшего президента Туниса приговорили к 35 годам тюрьмы ruse
- ↑ Luxembourg richest in EU, Bulgaria poorest Arkivigite je 2011-06-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ 8,0 8,1 В Перу во время студенческого бунта погибли три человека ruse
- ↑ President al-Assad Grants General Amnesty for Crimes Committed before June 20, 2011 Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Сенат США одобрил кандидатуру нового главы Пентагона ruse
- ↑ В Мексике задержан главарь наркокартеля "Ла Фамилиа" ruse
- ↑ Greek government survives confidence vote angle
- ↑ Пан Ги Мун утвержден генсеком ООН на второй срок ruse
- ↑ Перед домом иракского губернатора взорвали 25 человек ruse
- ↑ На акциях протеста в Белоруссии задержаны 450 человек ruse
- ↑ Dutch Coin Featuring QR Code In Circulation Tomorrow Arkivigite je 2011-06-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Лидерам восстания в Бахрейне дали пожизненные сроки ruse
- ↑ В Финляндии сменился премьер-министр ruse
- ↑ Из йеменской тюрьмы сбежали десятки боевиков ruse
- ↑ "Иоганн Кеплер" затоплен в Тихом океане ruse
- ↑ В Белфасте 700 человек устроили беспорядки ruse
- ↑ В Северной Дакоте из-за наводнения эвакуировали 12 тысяч человек ruse
- ↑ У Алеутских островов произошло землетрясение магнитудой 7,4 ruse
- ↑ В Багдаде произошло четыре теракта за час ruse
- ↑ В Иране задержан замминистра иностран-ных дел ruse
- ↑ Afghan court begins overturning election results Arkivigite je 2011-08-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Сирийские войска подошли к турецкой границе ruse
- ↑ Саркози объявил о начале вывода французских войск из Афганистана ruse
- ↑ Медведев поручил правительству изба-виться от Ту-134 ruse
- ↑ В Японии произошло два землетря-сения ruse
- ↑ Peter Falk, TV's "Columbo," is dead at 83 angle
- ↑ Перу полиция убила трех демонстрантов ruse
- ↑ Сенат Нью-Йорка разрешил заключать однополые браки ruse
- ↑ Во время сирийских акций протеста погибли девять демонстрантов ruse
- ↑ Хорватию согласились принять в ЕС ruse
- ↑ Сотни французских солдат покинут Афганистан до конца годa ruse
- ↑ Британские цирки останутся без дрессированных животных ruse
- ↑ Mexican troops replace police in half a state that borders Texas angle
- ↑ Число пострадавших при взрыве газа во Владикавказе достигло 55 человек ruse
- ↑ Бывшего министра торговли Египта приговорили к пяти годам ruse
- ↑ В Италии разогнали противников строительства железнодорожного туннеля ruse
- ↑ Blagojevich convicted on corruption charges angle
- ↑ В Триполи отказались признавать ордер на арест Каддафи ruse
- ↑ Глава афганского центробанка бежал в США ruse
- ↑ Жители Дакара разгромили офисы электрокомпании ruse
- ↑ China to open Beijing-Shanghai high speed rail link angle
- ↑ Саркози предложил новый план спасения Греции ruse
- ↑ 657 jailed for Peelkhana mutiny, 9 freed Arkivigite je 2011-08-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ В Иране начались масштабные учения ракетных войск ruse
- ↑ Khmer Rouge leaders go on trial in Cambodia angle
- ↑ Pakistan expels British trainers of anti-Taliban soldiers angle
- ↑ Власти Вьетнама отказались от расстрела преступников ruse
- ↑ Сторонник Абхазии вновь возглавил Вануату ruse
- ↑ В Нигерии 25 человек погибли в результате теракта в пивной ruse
- ↑ Тунисские исламисты разгромили кинотеатр ruse
- ↑ МВФ избрал нового директора-распорядителя ruse
- ↑ Греческая полиция применила против протестующих слезоточивый газ ruse
- ↑ Повстанцы захватили склады ливийской армии ruse
- ↑ Saudi Arabia to remove most troops from Bahrain Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ При взрыве на ГРЭС в Сургуте погиб один человек ruse
- ↑ North Korea Closes Universities For 10 Months angle
- ↑ Лидер французских социалистов поборется за кресло президента ruse
- ↑ Первые китайские туристы-одиночки отправились на Тайвань ruse
- ↑ Число жертв кишечной инфекции в ФРГ приблизилось к полусотне ruse
- ↑ При нападении боевиков на отель в Кабуле погибли десять человек ruse
- ↑ Греческий парламент одобрил антикризисный план ruse
- ↑ Перед греческим парламентом полиция атаковала демонстрантов ruse
- ↑ Лондон перечислил ливийским повстанцам денег ruse
- ↑ В ходе беспорядков в Каире пострадали шестьсот демонстрантов ruse
- ↑ На бывшего главу афганского центробанка выдан ордер на арест ruse
- ↑ Саудовская Аравия создаст ядерную бомбу вслед за Ираном ruse
- ↑ Bundestag stimmt Atomausstieg bis 2022 zu Arkivigite je 2011-08-13 per la retarkivo Wayback Machine germane
- ↑ Два сирийских города перешли в руки оппозиции ruse
- ↑ Masiva asistencia a nueva marcha por la educacion hispane
- ↑ Хорватия успешно завершила переговоры о вступлении в ЕС ruse
- ↑ Уго Чавес рассказал о своей раковой опухоли ruse
- ↑ При землетрясении в Японии пострадали семь человек ruse
- ↑ Yemeni VP admits security situation is deteriorating angle
|